Warning
-
WORD Research this...Ekcodo 33
- 1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru, eliru el ĉi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos.
- 2 Kaj Mi sendos antaŭ vi anĝelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la Ĥetidojn kaj la Perizidojn, la Ĥividojn kaj la Jebusidojn.
- 3 Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; ĉar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
- 4 Kaj la popolo aŭdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamaĵojn.
- 5 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al la Izraelidoj: Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamaĵojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.
- 6 Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamaĵojn antaŭ la monto Ĥoreb.
- 7 Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.
- 8 Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo leviĝadis, kaj ĉiu stariĝadis ĉe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, ĝis li eniris en la tabernaklon.
- 9 Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, malleviĝadis nuba kolono kaj stariĝadis ĉe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
- 10 Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris ĉe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo leviĝadis kaj adorkliniĝadis ĉiu ĉe la pordo de sia tendo.
- 11 Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.
- 12 Kaj Moseo diris al la Eternulo: Vidu, Vi diras al mi: Konduku ĉi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris: Mi konas vin laŭ via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
- 13 Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke ĉi tiu popolo estas Via popolo.
- 14 Tiam Li diris: Mia vizaĝo iros antaŭe, kaj Mi donos al vi ripozon.
- 15 Kaj li diris al Li: Se Via vizaĝo ne iros, tiam ne forkonduku nin de ĉi tie.
- 16 Per kio do montriĝos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? ĉu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingiĝos de ĉiu popolo, kiu estas sur la tero.
- 17 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankaŭ tion, kion vi diris, Mi faros; ĉar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laŭ via nomo.
- 18 Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron.
- 19 Kaj Li diris: Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaŭ vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
- 20 Kaj Li diris: Vi ne povas vidi Mian vizaĝon, ĉar ne povas homo vidi Min kaj resti viva.
- 21 Kaj la Eternulo diris: Jen estas loko ĉe Mi; stariĝu sur la roko.
- 22 Kaj kiam preteriros Mia gloro, Mi metos vin en fendon de la roko, kaj Mi ŝirmos vin per Mia mano, ĝis Mi pasos.
- 23 Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.